Maailma kylässä (=la mondo en la vilagxo) okazo

2 Kes

Tuomas rakontas.

La 26an kaj 27an de majo estis en Kaisaniemenpuisto en Helsinko okazo Maailma kylässä(la mondo en la vilagxo), kie estis prezenttablo de Esperanto.

En nia tablo estis esperantaj libroj ekzemple Kalevala, Muminvalo kaj la korano esperante. Ni disdonis ankaux paperojn kun informojn pri Esperanto. Ankaux ni disdonis kelkajn reklamkartojn de Lernu pagxaro, kie estas en la alia flanko kalendaro. Cxe la tablo estis ankaux recepto kiel oni povas baki varman panon. Kelkaj vizitantoj pensis ke ”varma pano” celas ion alian … Preskaux cxiuj kiuj haltis paroli kun ni cxe nia tablo sciis kio estas Esperanto, sed estis ankaux kelkaj kiuj neniam auxdis pri Esperanto. Ni auxdis ofte demandojn kiel ”Kiom da homo estas kiuj parolas Esperanton?” kaj ”kie oni bezonas la lingvon?”. Kelkaj homoj nur prenis bonbonojn. Ni havis bombonojn, kiuj nomigxas ”alku” finne ”ole hirvi”. Sabate ni renkontis viron kiu diris ke li pruntis la esperantan koranon antaux tridek jaroj de esperantistoj en Kuopio sed li neniam redonis gxin al kuopioaj esperantistoj. Nun li ne plu memoras de ili li pruntis la koranon kaj petis nian helpon kiel li povus trovi ilin. Ni diris ke li povas sendi la libron al oficejo. Se vi leganto konas esperantistojn kiujn logxis en Kuopio antaux tridek jaroj, kontaktu!

Dimancxe estis multe da vizitantoj kaj niaj informpaperoj finigxis kaj cxe la tablo estis la ludo, kie estis esperantaj vortoj de bestoj kaj en la alia flankoj estis finnaj vortoj de samaj bestoj. Homoj povis diveni kio estas esperanta vorto de besto. Multe da vizitantoj povis suficxe bone diveni/scii kio estas kio, eble kun helpo de latina aux aliaj euxropaj lingvoj. Dimancxe ankaux parlamentano Ben Zyskowicz vizitis cxe esperanta tablo kaj parolis kelkaj minutoj kun ni.

Finfine la dutaga okazo estis tre sukcesa, multe da vizitantoj interesisxis pri la lingvo kaj ankaux kelkaj promesis konatigxi lingvon pli en retejo. Ankaux unu viro acxetis multe da esperantaj libroj kaj unu knabo kunigxis al FEJO. Dankon al Salla, kiu faris la ludon kaj recepton kiel baki varman panon. Geesperantistoj cxe Maailma kylässä estis Paula, Keke, Michal, Andrei, Päivä, Salla kaj Matias.

Mainokset

Vintraj Tagoj en Riihimäki

19 Maa

Vintraj Tagoj en Riihimäki

Tuomas rakontas: Je la deka kaj dekunua de marto okazis Vintraj Tagoj, kiun mi partoprenis. Okazaĵon organizis Esperanto-Asocio de Finnlando. La loko, kie okazis la renkontiĝo, estis Hotelo Seurahuone en Riihimäki. Riihimäki estas malgranda urbo en suda Finnlando, kien oni povas facile vojaĝi trajne. Ni havis kunvenan ĉambron en la tria etaĝo. La Vintrajn Tagojn partoprenis ĉirkaŭ kvardek homoj el diversaj partoj de Finnlando kaj ankaŭ estis partoprenanto el Latvio kaj el Svedio.

Sabate Sylvia Hämäläinen presentis al partoprenantoj historion pri ELFI (Esperanto-ligo de Finnlandaj Instruistoj).

Ni havis ankaŭ kontakton al Nederlando per skajpo, kiam hungara Katalin Kovats presentis nin la RITEn (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net). Ankaŭ Paula Niinikorpi rakontis al ni pri ŝiaj spertoj pri RITE.

Poste ni faris filmetojn pri kvin diversaj temoj. La filmetoj estis pri amo, estraro de EAF, vojaĝo al Riihimäki, Kalevala kaj murdo en Riihimäki. La filmetojn oni povas rigardi en Youtube.

Vespere estis ankaŭ kunvenoj de estraro de EAF kaj ELFI.

Post vespermanĝo ni vizitis  la duan vivon(second life), kie Anna Löwenstein presentis al ni la duan vivon. Poste ni rigardis la filmetojn kaj ni voĉdonis, kiu estis la plej bona. La venkinto estis la filmeto pri estraro de EAF. Keke diris ke li sendos la niajn filmetojn al universala konkurso de esperantaj filmoj.

Dimanĉe okazis Jarkunveno de EAF kaj post tio ni veturis buse al muzeo Lasimuseo. Tie ni bedaŭrinde ne havis gvidiston, ĉar la gvidisto malsaniĝis, kaj ni devis memstare viziti la muzeon. Ni tagmanĝis proksime de Lasimuseo. Poste ni veturis ree al la hotelo kaj Vintraj Tagoj finiĝis.

Ĉi tie estas la filmetoj:

http://www.youtube.com/watch?v=0DRxveXqraU&context=C439ffcdADvjVQa1PpcFPEeZfx75mxy8n1ETJ12ckCQmXAtNDaI6Y%3D

http://www.youtube.com/watch?v=Azy_RUf_lvM&feature=related

http://www.youtube.com/watch?v=aYHbd-gJLaQ&feature=related

http://www.youtube.com/watch?v=Q3nr-fKqqX4&feature=related

Ĉi tie estas ankaŭ la fotoj, bedaŭrinde sabate mi forgesis mian fotilon.

Gastoj el Japanio

1 Maa

Pekka rakontas:

Sabate la 26an de februaro busfirmao “Laponiaj itineroj” haltis cxe Rovaniemi, kaj el la pordo de buso elpasxis  mia esperantoamiko Jojo. Li vojagxis kune kun Kanjo. Kanjon mi vidis unuafoje. Ankaux sxi parolis Esperanton kaj ni rapide amikigxis. Jojo vizitis Finnlandon jam proksimume dek fojojn, ni do konas unu la aliajn jam suficxe bone. Mi veturigis ilin al mia hejmo kaj preparis fisxsupon por vespermangxo.

Dimancxe ni kune vizitis la unuan en cxi tiu jaro boackurad-konkurson. Tie boacoj kuris unukilometran etapon kaj por tiu ili bezonis ne pli ol 1 minuton kaj 20 sekundojn. Post la konkurso ni revenis hejmen kaj miaj japanoj gastoj preparis japanstilan tagmangxon ”kareon”.

Lunde mi laboris, kaj miaj gastoj vizitis la Vilagxon de Julavo kaj acxetadis tie.

Marde en mia laborloko, en la liceo de Ounasvaara, oni organizis la adiauxan feston por la japana instruistino sinjorino Iso, kiu dum unu jaro laboris kiel helpinstruistino en nia liceo. Ankaux miaj japanaj amikoj partoprenis al tiu festo. Okazis granda surprizo: La vera Julavo eniris kaj esperis al ni ”Felicxan Kristnaskon” (en februaro!). Sinjorino Iso ricevis kristnaskajn donacojn. Post la festo mi veturigis miajn esperantoamikojn al la flughaveno. Komencigxis ilia vojagxo hejmen.

Vojagxo al Tromsø

29 Hel

Vojagxo al Tromsø

Tuomas rakontas: Mi ekveturis el Rovaniemi merkrede la 22an de februaro. Unue mi vojagxis buse al Tornio kaj el Haparando buse al Luleå, kie mi devis sxangxi la buson por alia la buso al Boden. Merkrede la vetero estis tre negxa. En Boden mi renkontis Johan kaj cxe li mi tranoktis. Vespere mi kaj la familio de Johan mendis picon.

Jxauxde patrino de Johan veturigis min kaj Johan al stacidomo de Boden.  Nia trajno al Narvik finfine malfruigxis pli ol du horoj. En nia vagono estis multe da vojagxantoj el Francio, kaj Johan, kiu scipovas pli ol dek lingvojn, parolis kun francoj kaj helpis ilin trovi hotelojn en Kiruna. Jxauxde la vetero estis tre bona kaj la suno brilis kaj ni povis bone foti altajn negxajn montojn en norda Svedio kaj en Norvegio. Cxar la trajno multe malfruigxis en Kiruna, vojagxantoj devis  dauxrigi la vojagxon al Narvik buse. La buso veturis tra Riksgränsen. Cxar nia trajno/buso tre malfruigxis, ni maltrankviligxis, ke eble ni ne sukcesas atingi nian buson al Tromsø. Johan devis sercxi la numeron de busa kompanio kaj rakonti ke nia trajno/buso malfruigxos kaj cxu la buso povus atendi nin. Post multaj provoj Johan sukcesis telefoni al sxoforo de Tromsø buso. Proksime de Narvik en Straumsnes ni forlasis la buson kaj atendis la Tromsø buson. Tie estis ankaux du aliaj homoj, kiuj devis veturi al Tromsø. Baldaux la buso alvenis kaj ni povis dauxrigi nian vojagxon en la gxusta tempo. En Tromsø Amelie atendis nin, kaj ni iris al la hejmo de Mario kaj Marianne, kie estis ankaux Hilde el Oslo. La familio de Mario kaj Marianne estas tute esperanta, cxar ankaux kvar gefiloj kaj unu hundo parolas Esperanton. Mi kaj Johan tranoktis tie kaj Hilde tranoktis cxe Amelie.

Vendrere matene mi kaj Johan veturis al la centro deTromsø. En centro ni renkontis hazarde du finnojn kaj povis ankaux paroli la finnan. Ni vizitis pregejon, havenon kaj butikegon. En kafejo teo kaj bulketo kostis suficxe multe,  7,5€. Je la dua horo ni renkontis aliajn geesperantistojn:  Kvar el Finnlando, du el Norvegio kaj du el Londono kaj nature Amelie kaj Hilde. Ni iris al restorancio kaj poste al Tromsø jxurnalo por intervjuo. Poste ni veturis buse al Brensholmen al la kamparo. Leif prunteprenis auxton kaj li, Amelie kaj Magnus veturis al Brensholmen auxte. En Brensholmen apud pregxejo ni havis kabanon cxe la maro. Vespere ni mangxis esktere kaj Amelie instruis nin triki.

Sabate Leif veturigis  ankoraux du esperantistojn : Jon, la plej juna partoprenanto kaj filo de Mario kaj Marianne, kaj Kristoffer. Sabate ni ankaux promenadis en Brensholmen tra vendejo kaj haveno, kio estas fermita vintre. Mi preterdormis la vespermangxon, cxar mi estis laca. En kabano ni ankaux ludis ludojn Ankoraux vespere ni iris al la sauxno, kiu estis por mi ”malsauxno” cxar tie oni ne povis jxeti akvon sur la sxtonojn. Vespere ni vidis ankaux nordajn lumojn.

Dimancxe ni iris al monteto kaj jxetadis negxajn pilkojn. Ni multe fotis, kaj ekzemple fotis nin grupe.  Dimancxe estis la vetero tre bela kaj suna. Mi, Johan kaj Jon veturis buse al Tromsø kaj aliaj auxte al flughaveno kaj ili flugis al Oslo. Ree mi kaj Johan tranoktis cxe Mario kaj Marianne.

Lunde ni havis denove longan vojagxon al Boden. Nun nia trajno nur malmulte malfruigxis. Pejzagxoj estis pli belaj el trajno ol el buso.  Nun ni havis ankaux iom da tempo en Narvik. En trajno Johan ankaux montris ke li scipovas la finnan lingvon tre bone. Vespere ni alvenis al Boden kaj mi tranoktis cxe Johan. Marde mi havis ankoraux unu tagon por vojagxi al Rovaniemi tra Luleå kaj Haparando. La vojagxo kaj renkontigxo estis tre agrablaj, sed vojagxi buse kaj trajne dum  kvar tagoj estis peze. Tuj mi sxatus vojagxi denove,  sed mi devas jam badaux vojagxi trajne al suda Finnlando.

Ankaux norvega jxurnalo skribis pri nia renkontigxo. http://www.nordlys.no/nyheter/byavisa_tromso/article5950567.ece

Vojagxo cxirkaux la Botnia golfo al la Orangxa Renkontigxo

25 Lok

Vojagxo cxirkaux la Botnia golfo al la Orangxa Renkontigxo

Tuomas rakontas: Mi ekvojagxis tre frue matene vendrede la 7an de oktobro el Rovaniemi buse al Tornio. El Tornio al Haparando mi iris piede . En Haparando mi babilis kun virino pri mia vojagxo al esperanta renkontigxo en Hernusando kaj sxi demandis “cxu Esperanto estas ia teatro?”. El Haparando mi iris buse al Umeå kaj tie mi havis pauxzon kaj pluigis per alia buso al Hernusando. En la stacidomo de Hernusando min atendis sveda knabino Alvo. Kun sxi, ni veturis auxte al Aspnäs, kie estis la renkontigxo en kampadejo cxe lago.
En ORo estis proksimume 30 partoprenantoj, ne nur el Nordio sed ankaux el Germanio kaj Ukrainio. Vendrede ni ludis ludojn, kie ni konatiĝis kun la aliaj. Sabate ni fungemis kaj trovis tre multe da fungoj kaj poste ni kuiris mangxon el fungoj. Sabate ankaux kelkaj geesperantistoj skribis poemojn kaj kelkaj krocxetis. Sabate oni ludis ankaux homfutbalon, tie ludantoj devis esti tre rapidaj. Vespere estis ankaux diskejo kaj mi estis ankaux en la sauxno kaj nagxis en lago, sed la akvo estis tre malvarma jam. La sauxno ne estis korekta finna sauxno cxar la aliaj ne sxatis jxeti akvon al la forno , kiel en Finnlando. Dimancxe mi kaj la aliaj finnoj devis foriri jam post tagmezo, cxar ni havis longan vojon al Stokholmo auxte.
Dum la vojagxo al Stokholmo ni havis mangxan pauxzon en la urbo Gävle. Vespere ni suriris la sxipon Amorella. Matene lunde mi devis diri al aliaj geesperantistoj ”Gxis revido” kaj antaux mi estis ankoraux longa vojagxo per trajno al Rovaniemi. Finfine vespere mi estis en Rovaniemi kaj iris al sauxno, kie mi povis jxeti akvon al la forno! La vojagxo estis tre bona kvankam mi devis sidi tre~tro multe en buso kaj trajno, sed tion mi povas agrable por Esperanto kaj eble ree venontjare al Hernusando.

Nova esperanta erao komencigxis en Rovaniemi

22 syys

Jxauxde la 22an de septembo okazis esperanta renkontigxo en kafejo Kauppayhtiö en la centro de Rovaniemi. Cxe-estis tri partoprenantoj: Tuomas, Pekka kaj Jonne. Partoprenantoj faris ankaux presentan veturon tra Rovaniemi, cxar Tuomas estas nova logxanto en Rovaniemi (translogxigxis al norda urbo antaux du semajnoj) kaj volis spekti vidindajxojn de la urbo. La vetero estis malhela kaj pluva. Oni povas diri ke esperanta movado en Rovaniemi estis en lastaj tempoj ankaux malhela kaj pluva, sed estonto estos certe pli hela kaj suna! En renkontigxo oni planis ankaux ke oni organizos eble kurson por homoj (legu= venontaj geesperantistoj) kiuj interesigxas pri esperanto. Nova esperanta erao komencigxis en Rovaniemi!