Mia unua granda esperanta renkontiĝo

19 Tam

Tuomas rakontas kvankam li nuntempe ne loĝas en Rovaniemi.

Mi eklernis Esperanton jam antaŭ preskaŭ kvin jaroj sed mi ne ankoraŭ havis eblon por partopreni grandan renkontiĝon. Jam somere mi certis ke mi partoprenos venontan JESon kaj aĉetis flugbiletojn jam en aŭgusto kaj aliĝis por la renkontiĝo tuj kiam tio estis ebla.

Mia ekvojaĝtago estis la 27-a de decembro. Matene mi rigardis novaĵon ke ĉiuj flugoj malfruiĝas en flughaveno pro problemoj en check-in. Mi timis ke mi ne sukcesas ŝanĝi mian aviadilon en Frankfurto, ĉar mia ŝanĝtempo estis nur iom pli ol unu horo. Feliĉe miaj flugoj estis ĝustatempaj, kaj alvenis vespere bone en Lepsiko. En Lepsiko estis tre malhela vetero kaj pluvis iomete kaj nenie estis neĝo. Tio estis tre morna post vintra Finnlando. En Lepsiko mi tranoktis en motelo.

Vendrede mi renkontis en la lepsika stacidomo geesperantistojn el Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj Dresden por partopreni ĉeĥan karavanon al Naŭmburgo. Vojaĝantoj en la karavano estis pli ol dudek. En la trajno jam kelkaj samideanoj kantis kantojn kaj unu ludis gitaron. Ni alvenis jam je la tagmezo al Naŭmburgo. El stacidomo ni vojaĝis per malnova tramo al junulara gastejo, kie JES okazis. Dum la unua vespero estis interkona vespero, kie oni dividis partoprenantojn al grupoj laŭ naskiĝmonato por kvizo. Vespere estis diskejo kaj kinejo, kie oni povis rigardi filmojn en Esperanto aŭ en orginala lingvo kun Esperantaj subtekstoj. Dum semajno en la kinejo estis filmoj kiel Shrek 4D, Avatar, Slumdog Milionulo kaj Mazi en Gondolando. En la kelo estis trinkejo, kie oni povis pagi nur per steloj. Unu eŭro estis iom pli ol kvar steloj. En trinkejo oni nature povis ankaŭ ŝanĝi eŭrojn al steloj.

Dum semajnfino estis urbogvidado, kie gvidisto estis Johannes Müller. En Naŭmburgo oni vidis ekzemple malnovajn preĝejojn, parton de malnova urba muro kaj statuon de filozofo Friedrich Nietzsche. Semajnfine estis koncertoj de Platano, Jomo, 42 kaj Jonny M. Alternativo por trinkejo estis Gufujo, kie oni povis trinki ekzemple teon. En Gufujo estis ankaŭ koncertoj. Antaŭtagmeze estis esperantan instruadon por komencantoj. En JES estis ankaŭ komencantoj, kiuj ne ankoraŭ scipovis la lingvon. Dum semajno estis ankaŭ kursoj por diversaj lingvoj, kiel la hungara, la pola, la soraba kaj la germana.

Lunde estis novjar-vespera speciala programo. Vespere estis silvestra balo kaj por vespermanĝo estis silvestra bufedo. Sur la muro de trinkejo estis listo de horzonoj de la mondo. Kaj ekzemple je la naŭa rusoj festis novan jaron, ĉar tiam la jaro ŝanĝiĝis en Moskvo. Samtempe kun Finnlando festis ankaŭ geesperantistoj el Litovio kaj el Ukrainio je la dekunua, kiam en Finnlando jaro ŝanĝiĝis. Tiam oni aŭdis ankaŭ kanton en la finna lingvo. Vespere ankaŭ oni fotis grandan kolektivan foton, kie estis plejmulto de 258 JES-partoprenantoj. Je la noktmezo slovakoj festis ankaŭ dudekan naskiĝtagon de Slovakio. Festanoj kalkulis sekundojn al venonta jaro kaj post jarŝanĝo oni deziris feliĉan jaron unu al la alia. En vespero estis ankaŭ en trinkejo karaokeo. En la lasta parto de la mondo ŝanĝiĝis la jaro je la dekunua horo laŭ germana horzono, kaj kelkaj homoj festis ankoraŭ tiam.

Je la unua tago de nova jaro estis ekzemple humura kvizo. Dum semajno estis vespere kutime antaŭ vespermanĝo ”aligatorejo” aŭ ”kajmanejo”, kie partoprenantoj estis en la ĉambro kaj rajtis paroli nur fremdlingvojn ekskluzive de Esperanto. Kiel kutime eble en Esperantujo, oni provis pli ofte paroli per iu alia lingvo ol angle. Je la dua tago de januaro estis ekzemple renesancaj dancoj, kie oni povis lerni danci ilin. Vespere estis koncertoj de Tone kaj Danghera el Danio kaj en trinkejo estis ree karaokeo.

Ĵaŭdo tria de januaro estis la lasta tuta tago en JES. Tiam estis ekzemple eblo por iri al naĝejo kaj diskuto pri estonto de JES. Vespere estis Internacia Vespero, kiam kelkaj homoj ekzemple ludis per iu ludilo aŭ rakontis mallongajn rakontojn. Vespere estis longe atendita koncerto de La Perdita Generacio. Ili ludis ankaŭ kelkajn kantojn, kiuj estis tutfreŝaj. Trinkejo kaj diskejo estis ankaŭ malfermaj en la lasta nokto, sed diskejo estis nur ĝis kvara horo.

Vendrede jam matene ekiris karavanoj al Ĉeĥio kaj al Francio. Nun mi ne vojaĝis kun karavano ĉar mi havis planon por vojaĝi kun norvega esperantisto al Lepsiko. Sed tio plano malsukcesis, ĉar mi perdis norvegan esperantiston Geir en stacidomo kaj bedaŭrinde ni ne interŝanĝis antaŭe niajn telefonnumerojn. Mi vojaĝis poste trajne unue al Halle kun berlinkaravanistoj, feliĉe ĉar mi ne sciis ke en Germanio oni devas stampi trajnbileton jam sur la pasaĝerkajo kaj en trajnoj ne estas stampiloj, kaj ni diris al kontrolisto ke mi vojaĝas ankaŭ per karavano. Post Halle mi vojaĝis sole al Lepsiko. Sabate mi flugis el Lepsiko tra Munkeno al Helsinko. Mi alvenis antaŭ noktmezo al Helsinki-Vantaa flughaveno. Tiam mi ne ankoraŭ rajtis dormi, ĉar mi devis disdoni ĵurnalojn ekde la dua horo, tio estis historia nokto, ĉar Helsingin Sanomat aperis en tiu nokto lastfoje per broadsheet-grando, sed mia unua Junulara E-Semajno estas eble pli historia por mi!

SAM_1456SAM_1491SAM_1474SAM_1702

Mainokset

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Google+ photo

Olet kommentoimassa Google+ -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggers like this: