Unika vojaĝo al Japanio pere de Esperanto

28 Kes

Pekka rakontas:

Mia esperanto-amiko Jojo el Tokio invitis min kaj mian filinon al Japanio. Nia vojaĝo okazis  inter  la 6an kaj la 20an de junio 2012. Mi jam antaŭe renkontis  multajn japanajn esperantistojn, kiam ili vojaĝis kune kun Jojo en Finnlando. Nun mi denove vidis ilin kaj multajn aliajn esperantistojn. Ni havis nur unu komunan lingvon, Esperanton.

Komence ni konatiĝis kun la urbo Tokio. Kun nia amiko Sunjo ni rundveturis la urbon . La Palaĉo de Imperiestro, la temploj kaj la Tokio-turo estis la plej imponaj vidindaĵoj. Poste ni rundveturis dum tri tagoj tra la norda parto de Honsxu, la ĉefinsulo de Japanio. Al rundveturo partoprenis ankaŭ Jojo, Sunjo,  Anjo kaj Oazo.  Ni konatiĝis ekz. kun la Namahage-folkloro. Namahage estas demonstila estaĵo kun terura masko. Namahage-ritualo okazas dum Novjara tempo en Oga-peninsulo.  Dufoje ni ankaux vizitis Onsen. Onsen estas banejo, kiu ricevas akvon el nature varmega fonto. Japanio ja estas vulkane aktiva regiono.

Post la norda rundveturo ni kune kun Jojo vizitis Takahata-hotelon,kies direktoro estas esperantisto Hiroo Kawai. Ni tranoktis en la hotelo, kaj dum sekvanta tago ni  promenadis en Takahata. El Takahata ni veturis al rizkultivisto sinjoro Kenzi,kiu ankaux parolas Esperanton. Dum du tagoj ni konatiĝis kun la rizkultivado kaj vidis, kiel oni nuntempe plantas la rizon kun speciala plantmasxino.  Mi tre ĝuis la kamparan regionon kaj kamparan vivon. Korajn dankojn al gesinjoroj Kenzi pro la gastigemo!

Post la norda ekskurso ni vizitis la Diznejlandon en Tokio. Vera vidindaĵo, precipe por mia filino! En la sekva tago ni vizitis la monton Takao ĉe Takaosan kaj ĝuis la tradiĉian tagmanĝon en belega manĝej-kabano meze de naturo. La montoviziton partoprenis ankaŭ 90-jara esperantisto Pego. Li senprobleme promenadis en la pinto de monto, lia fizika stato sxajnas esti pli bone ol mia! Vespere ni  gustumis la sukijaki-vespermanĝon en la hejmo de Kanjo. Feliĉe ankaŭ Etsuko,kiu dum unu jaro instruis en Rovaniemi, povis partopreni al la vespermangxo kun ni.

Poste okazis tritaga ekskurso al Kioto. En Kioto ni loĝis en la Oomoto-centro en  Kameoka. Oomoto-religio subtenas Esperanton kaj preskaŭ ĉiuj oomotoanoj scipovas Esperanton. La direktoro de Oomoto-centro Toshiomi Okuwaki rakontis pri la Oomoto kaj ni partoprenis eĉ unu mallongan Oomoto-preĝon. La direktoro donaĉis al mi du bazajn sanktajn librojn de Oomoto, kompreneble esperantlingvajn. Sur la tabloj de la restoracio de Oomoto-centro staris ŝildetoj kun la suba esperanta teksto:

”Nur senutila ne lasu peceton

legomfolian naskitan el favoro

de l’ĉielo kaj tero.

Favoran Dion forgesu ni neniam:

eĉ en rizeto troviĝas

la Tri Dioj de l’ĉielo kaj tero.

De l’fajro, akvo kaj tero

la favoroj kiuj nutras nin –

je Di-figuro vera de l’ĉielo kaj tero.”

Unu tutan tagon ni rundveturis en Kioto spektante belegajn templojn kaj parkojn, promenadis en la urbo, trinkis kafon en Kiri-kafejo (mi rekomendas!) kaj konatiĝis kun la granda filmstudio. El Kameoka ĝis Kioto ni veturis per Sagano Romantika Trajno, kaj poste per Shinkanseno (rapida trajno) al Tokio.

Nia vojaĝo estis plenplena da spertoj kaj travivaĵoj, multajn dankojn al Jojo, Sunjo, Kanjo ,Anjo, Oazo, Ikuko, Koba kaj ĉiuj aliaj,kiujn ni renkontis. Japanio estas mirinde bela lando kaj ĉio funkcias precize. En la koro mi sentas min nun parte japanano.

Mainokset

Vastaa

Täytä tietosi alle tai klikkaa kuvaketta kirjautuaksesi sisään:

WordPress.com-logo

Olet kommentoimassa WordPress.com -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Twitter-kuva

Olet kommentoimassa Twitter -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Facebook-kuva

Olet kommentoimassa Facebook -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Google+ photo

Olet kommentoimassa Google+ -tilin nimissä. Log Out / Muuta )

Muodostetaan yhteyttä palveluun %s

%d bloggers like this: