Junulara E-Semajno 2014 en Germanio, Vojaĝraporto de Tuomas

4 Hel

Junulara E-semajno 2014 okazis 28.12.2014–4.1.2015 en la malgranda
orientgermana urbo Weißwasser (Blankakvo), kiu situas en Saksio
proksime Cottbus/Kotbuso kaj preskaŭ ĉe la german-pola limo. La
renkontiĝo havis ĉirkaŭ 150 partoprenantojn el pli ol 20 landoj.
Plimulto el la partoprenantoj estis gejunuloj.

Mia vojaĝo komenciĝis en Helsinki-Vantaa flughaveno matene la 28an de
decembro dimanĉe. Antaŭkondiĉoj por la vojaĝo ne estis tre bonaj, ĉar
mi estis dum la kristnasko malsana kaj havis ankoraŭ unu tagon antaŭ
la vojaĝo 39-gradan febron. En la flughaveno mi aŭdis unuafoje en mia
vivo, ke oni proklamis per laŭtparolilo mian nomon kaj ordonis veni al
la pordego. Ĉe la pordego oficisto de Finnair rakontis, ke nun estas
tia situacio, ke la flugkompanio vendis por la flugo pli da biletoj ol
en la aviadilo ekzistas seĝoj kaj se ĉiuj vojaĝantoj alvenos, ne
ekzistas seĝo por ĉiuj. Oficisto demandis min, ĉu mi povus flugi tra
Stokholmo kaj mi respondis jes. Kvin minutojn antaŭ la ekflugo
oficisto diris al mi, ke en la aviadilo ekzistas tamen ankoraŭ unu
libera seĝo kaj mi rajtis flugi per la rekta flugo al Berlino.
Antaŭ la surteriĝo al Berlino, mi vidis sur la tero neĝon, kio estis
suprizo al mi. En Berlino estis kelkaj minusaj gradoj. El la
flughaveno mi prenis aŭtobuson al la ĉefa stacidomo. Mi havis la tutan
tagon por atendi en Berlino, ĉar mi elektis vojaĝi al Weißwasser kun
esperanta karavano. Bedaŭrinde la stacidomo estis malvarma kaj mi
ankoraŭ sentis min iomete malsana. Mi pensis ke mi pli volonte atendus
nun en flughaveno de Stokholmo. Feliĉe ĉe la stacidomo ekzistis multaj
kafejoj kaj vendejoj, kie estis ene varme. La germana parlamento
situas proksime al la ĉefa stacidomo kaj mi vizitis la parlamenton.
Vespere mi renkontis aliajn karavananojn, kiuj alvenis el Nederlando
aŭ okcidenta Germanio. La trajnvojaĝo al Weißwasser iris tra Kotbuso,
kie ni devis ŝanĝi la trajnon. Ni alvenis en Weißwasser je la
noktomezo kaj ni prenis taksion el la stacidomo al la JESejo. La
JESejo situis eble ĉirkaŭ kvin kilometrojn ekster la urbocentro.
 

En la 29a de decembro lunde vespere okazis Internacia Kulinara
Festivalo (IKF), kie partoprenantoj ofertis manĝetojn, sukeraĵojn,
trinkaĵojn kaj alkoholaĵojn el ilia propra lando. Mi havis ankaŭ
propran tablon por finnaj aĵoj. Tage mi devis viziti vendejon en la
urbocentro, ĉar mi bezonis malhaveblajn telerojn kaj glasojn por aĵoj.
Feliĉe mi povis prunti biciklon de germana esperantisto por la vojaĝo.
Mi kunportis el Finnlando bombonojn, ĉokoladon de Fazer, karbonatan
trinkaĵon Jaffa kaj alkoholaĵojn, ekzemple Salmiakki Koskenkorva.
Ge-esperantistoj tre ŝatis produktojn el Finnlando kaj post unu horo
mia finna tablo estis jam preskaŭ malplena. Vespere estis koncerto de
Jonny M, kiu faras esperantan hiphopan kaj regean muzikon.

En la 30a de decembro, marde la vetero malvarmiĝis en Weißwasser kaj
neĝis. Posttagmeze kelkaj esperantistoj faris neĝviron en korto de la
JESejo. Ekstere okazis ankaŭ neĝbatalo. Marde mi partoprenis ankaŭ la
unuan parton de TEJO-komitatkunsido kaj prezentis tie la finnlandan
asocion FEJO. Dum JES estis ankaŭ kinejo, kie oni montris filmojn en
Esperanto aŭ en alia lingvo kun esperantaj subtekstoj. Marde mi
rigardis polan filmon Seksmisio (Seksmisja en la pola, Sulatetut
miehet en la finna) el jaro 1984. La filmo estas sciencfikcio kaj
komedio, kaj rakontas pri mondo en la jaro 2044, kie restas nur
virinoj, sed du viroj vekiĝas post perfrosta dormigado. Laŭ mi la
filmo estis tre amuza, kaj poste mi legis en retejo ke la filmo estas
en Pollando kulta filmo. Vendrede mi ankaŭ partoprenis la germanan
kurson, sed ĉefe la kurso estis tro facila por mi. Vespere mi vizitis
trinkejon kaj rimarkis tuj, ke oni ne povas pagi kun steloj. Sed por
mi, tio ne estis problemo, ĉar laŭ mi, estas pli simple pagi per eŭroj
sen unue ŝanĝi la monon al steloj kiel antaŭ du jaroj en Naŭmburgo. En
Trinkejo mi konatiĝis kun danaj geesperantistoj, kaj provis paroli
ankaŭ la svedan.

En la 31a de decembro merkrede mi partoprenis la polan kurson. La pola
kurso vere estis multege pli malfacila al mi ol la germana, ĉar mi
neniam lernis la polan. Merkrede mi ankaŭ partoprenis duan parton de
la komitatkunsido de TEJO. Vespere oni prezentis venontajn esperantajn
aranĝojn, ekzemple Roskilde-festivalon en somero en Danio, IJK aŭguste
en Wiesbaden kaj SES julie en Slovakio. Vespere estis tradicia
silvestra bufedo. Je la deka horo oni deziris feliĉan novan jaron en
la rusa kaj oni ludis per laŭtparolilo iun rusan kanton kaj du
esperantistoj el Rusio dividis rusajn bombonojn. Je la dekunua horo la
germana esperantisto Gunnar deziris feliĉan novan jaron en la finna
kaj oni ludis per laŭtparolilo finnan kanton. Je la noktmezo oni
kalkulis voĉe sekundojn al la jarŝanĝo. Pli malfrue nokte ni havis en
trinkejo nordian tablon, kie sidis esperantistoj el Svedio, Norvegio,
Danio kaj mi el Finnlando. La vetero varmiĝis kaj la neĝo komencis
degeli.

Dum JES organizantoj organizis ekskursojn. Duontagaj ekskursoj okazis
al Bad Muskau (urbeto proksime de Weißwasser) kaj al la Centro de la
soraba kulturo en Schleife. La soraba estas minoritata lingvo, kiu
estas parolata en tiu regiono. Ekzemple en Weißwasser, ĉiuj stratoj
havas ankaŭ nomon en la sorba lingvo. Duontagajn ekskursiojn mi ne
partoprenis. Tuttagaj Ekskursoj estis al Berlino kaj al Dresden. Mi
elektis partopreni ekskurson al Dresden. La ekskurso estis en la dua
de januaro vendrede. En la grupo al Dresden estis ĉirkaŭ 15
partoprenantoj. Matene ni prenis trajnon el Weißwasser tra Görlitz al
Dresden. En Dresden antaŭ tagmezo ni havis gvidadon en la urbo. Ni
vidis famajn konstruaĵojn, ekzemple Semperoper kaj Frauenkirche.
Posttagmeze ni vizitis la germanan Higienan Muzeon kun ekspozicio pri
la korpo kaj sano. La vetero en Dresden ne estis bela, ĉar iomete
pluvis kaj estis vente. Post reveno al la JESejo vespere, mi rigardis
en kinejo la norvegan filmon La knabino kun oranĝoj (Appelsinpiken,
2009).

Jam tiam, kiam mi unuafoje aŭdis, ke la venonta JES okazos en
Weißwasser kaj mi kontrolis en mapo, ke la JESejo situas nur sep
kilometrojn for de la germanpola limo, mi decidis, ke mi vizitos
Pollandon ĉiuokaze, eĉ se tien ne estus ekskurso. Mi neniam vizitis
pli frue Pollandon kaj volis havi novan landon al mia listo de
vizititaj landoj. Finfine en la tria de januaro mi faris mian propran
ekskurson al Leknica, urbeto, kiu situas sur la germanpola limo. La
vojaĝo al Leknica estis plejparte vojeto tra arbaro kaj daŭris ĉirkaŭ
unu kaj duonan horon. En Leknica estis preskaŭ nur bazaroj, kie oni
vendis alkoholaĵojn, tabakojn kaj falsitajn produktojn. La polaj
vendistoj ĉe bazaroj estis tre agresivaj kaj provis nepre aĉetigi ion
tie. Mi provis serĉi poŝtkartojn aŭ memoraĵojn, sed bedaŭrinde nenie
trovis ilin. La nura bela konstruaĵo en la urbeto estis malnova
preĝejo. Pollando vere estis senreviĝo al mi. Mia vidpunkto pri
Pollando espereble pliboniĝos dum IJK 2016 en Vroclavo. Dum reveno al
la JESejo mi vizitis ankoraŭ promenadan ponton inter Germanio kaj
Pollando. Ĉe la ponto mi renkontis germanan pensiulan paron kaj
komencis paroli kun ili. Ili estis tre amikaj kaj diris, ke ili povas
alporti min aŭte al la JESejo, ĉar ili loĝas en Weißwasser. Dum la
aŭtovojaĝo ili rakontis al mi pri la situacio de la regiono de
Weißwasser, kies regiono regresas kaj junuloj transloĝiĝas for. Mi
ŝanĝis kun ili poŝtadresojn kaj ni promesis sendi poŝtkartojn unu al
la alia. Mia ekskurso finfine finiĝis bone, kaj mi ne devis reveni al
la JESejo en malluma arbaro. Dum la lasta vespero mi aĉetis esperantan
flagon, kion mi nun havas sur fenestro de mia hejmo. Vespere kaj nokte
mi estis longe en la trinkejo kaj diskejo.

En la venonta tago mi vojaĝis ankaŭ el Weißwasser al Berlino karavane
kun aliaj esperantistoj. Mia vojaĝo ne ankoraŭ finiĝis en dimanĉo, ĉar
mia flugo estis lunde. Mi tranoktis ĉe esperantistino Luana, kiun mi
konis per skajpo kaj vizaĝlibro jam ĉirkaŭ kvar jarojn, sed ne
renkontis ŝin pli frue ol nun en Berlino. Dimanĉe Luana montris al mi
Alexanderplatz kaj Brandenburger Tor. Lunde ni vizitis ekzemple
partojn de la malnova Berlina muro ”East side gallery” kaj Bernauer
Strasse, kie estis pli frue domoj, kiuj situis sur la limo de
okcidenta kaj orienta Berlino. Lunde en Berlino pluvis kaj estis
plusaj gradoj. Vespere mi flugis al Helsinko kaj hejme en Hyvinkää
estis multe da neĝo kaj -18 gradoj.

La venonta Junulara E-Semajno okazos 27.12.2015–3.1.2016 en Eger en
Hungario. Eger situas ĉirkaŭ 130 kilometrojn for de Budapesto al
nordoriento. Mi certe partoprenos, partoprenu vi ankaŭ!

La finna tablo en IKF.

La finna tablo en IKF.

Neĝviro.

Neĝviro.

Manĝejo.

Manĝejo.

Oni dancis dum JES.

Oni dancis dum JES.

Nordaj ge-esperantistoj el Svedio, Finnlando, Danio kaj Norvegio.

Nordaj ge-esperantistoj el Svedio, Finnlando, Danio kaj Norvegio.

 

Ekskursio en Dresden.

Ekskursio en Dresden.

Ekskursio en Dresden.

Ekskursio en Dresden.

Ponto inter Germanio kaj Pollando.

Ponto inter Germanio kaj Pollando.

"Arbo" en manĝejo.

”Arbo” en manĝejo.

Katolika preĝejo en Leknica.

Katolika preĝejo en Leknica.

Dancado dum koncerto de Kapriol.

Dancado dum koncerto de Kapriol.

Stratoj havas nomon ankaŭ en la soroba lingvo en Weisswasser.

Stratoj havas nomon ankaŭ en la soroba lingvo en Weisswasser.

Brandenburger Tor.

Brandenburger Tor.

East Side Gallery.

East Side Gallery.

Mi kaj Luana kun esperanta flago.

Gardanta turo ĉe Bernauer Strasse.

Mi kaj Luana kun esperanta flago.

Mi kaj Luana kun esperanta flago.

komuna foto.

komuna foto.

Mi en Aleksanderplatz.

Mi en Aleksanderplatz.

Esperanta renkontiĝo en Rovaniemi

6 Huh

La 22-an marto mi ricevis esperantan vizitanton Johan Krig Ölund el

Svedio. Li venis aŭte el Övertorneå, kiu situas iom pli ol cent

kilometrojn el Rovaniemi sur la finna-sveda limo. Sabate mi montris al

li la urbocentron de Rovaniemi. Vespere al Rovaniemi alvenis ankaŭ la

japana esperantisto Tanaka Joŝikacu kun sia dekjara nepo. Vespere mi

kaj Johan iris al la hotelo Santasport en Ounasvaara por renkonti ilin

kaj la finnan esperantiston Pekka. Tanaka Joŝikacu donis al ni

japanajn esperantajn ĵurnalojn. Vespere ankoraŭ mia najbaro venis

viziti mian hejmon. Mi kaj Johan iom intruis Esperanton al li.

Dum la semajno en Rovaniemi estis tutmonda ĉampioneca konkurso de

vintro-naĝado. La konkurso okazis en Kemijoki kaj sur la rivero estis

farita ĉirkaŭ 15-metrojn longa vego por naĝantoj. La rivero Kemijoki

havas marte tre fortan glacion. La konkurso havis pli ol mil

partoprenantojn el 34 diversaj landoj. La plej sukcesaj landoj estis

Rusio kaj Estonio. La konata kompanio Rovio, kreanto de Angry birds,

subtenis la konkurson kaj ili havis dimanĉe spektaklon en

vintro-naĝado.

Ni rigardis konkursojn dimanĉe. En la konkursa loko estis dimanĉe

ankaŭ sufiĉe multe da spektantoj el diversaj landoj. Dum la tuta

semajno oni povis aŭdi multajn fremdajn lingvojn en la urbo. Post la

konkursoj ni iris manĝi al la centro. Vespere Johan iris ree hejmen al

Övertorneå kaj Tanaka Joŝikacu kaj sia nepo iris lunde pli norden al

Kiilopää kaj Saariselkä antaŭ ilia hejmvojaĝo.

SAM_2627SAM_2606

La plej norda membro de estraro

4 Huh

Mi estas elektita vicestrarano de EAF en lasta jarkunsido. Mi nomiĝas Tuomas Latva-Pirilä, kaj mi estas 22-jara esperantisto el Rovaniemi. Mi venas originale el Hyvinkää, sed mi transloĝiĝis al Rovaniemi en komenco de ĉi tiu jaro por studi juron en Laponia universitato. Mi estis interŝanĝa studento en Aŭstrio en jaroj 2007 -08 kaj tiam mi eklernis Esperanton. Mi lernis Esperanton en la retpaĝo lernu.net. Mi partoprenas aktive eventojn de FEJO ekde jaro 2009. Mi estas elektita vicprezidanto de FEJO en lasta jarkunsido. Mi partoprenis esperantajn renkontiĝojn eksterlande, en Svedio Oranĝan Renkontiĝon, en Norvegio Nordlumo-renkontiĝon kaj en Germanio Junularan E-semajnon. Dum renkontiĝoj mi konatiĝis kun multaj geesperantistoj el diversaj landoj kaj kun ili mi komunikiĝas aktive skajpe kaj vizaĝlibre. Mi skribas pri miaj esperantaj eventoj en la blogo https://esperantorovaniemi.wordpress.com/. Mi volas esti aktiva en esperanta movado ankaŭ en estonto. Bedaŭrinde nun en Finnlando kvanto de junaj geesperantistoj estas malalta, sed mi esperas ke la esperanta movado povu esti aktiva ankaŭ en estonto en Finnlando.

SAM_0270

FEJO-Semajnfino 2014

3 Huh

 

FEJO-Semajnfino

FEJO-semajnfino okazis la unuan kaj duan de marto post dujara paŭzo. La loko estis Helsinko. La renkontiĝo havis nur kvin partoprenantojn, sed el malproksime el Stokholmo kaj el Rovaniemi. Unue ni renkontiĝis sabate ĉe glitkurada parto apud la helsinka stacidomo. Poste ni iris ŝipe al Suomenlinna, kiu aspektas malsame ol somere. En Suomenlinna ni vidis ekzemple ŝipfarejon. Post vizitado en Suomenlinna ni iris manĝi al tajlanda restoracio en Kaisaniemi. Vesperon pasigis ni en Kannelmäki ĉe Andrei Dumitrescu. Ni saŭnumis kaj rigardis rusan filmon ”Fermitaj spacoj” kun esperantaj subtekstoj. Filmojn kun esperantaj subtekstoj oni povas elŝuti el la retpaĝo filmoj.net. Dimanĉe estis en la oficejo de EAF jarkunveno de FEJO. La jarkunveno daŭris ĉirkaŭ kvin horojn.

 

1540385_589924637767130_1678168876_o

Maailma kylässä 2013

31 Maa

Maailma kylässä 2013

 

La 25an kaj la 26an de majo estis en Kaisaniemenpuisto, en Helsinko okazo Maailma Kylässä (la mondo en la vilaĝo), kiel ankaŭ pasintjare FEJO havis tie propran prezenttablon por Esperanto.

En esperanta tablo estis ekzemple esperantaj gazetoj, lernlibroj kaj La Mastro de L´Ringoj libroj, kiujn aĉetis unu ne-(ankoraŭ)esperantisto knabo. Ankaŭ esperantlingvaj muzikaj diskoj, lernlibroj kaj komiksoj interesis vizitantojn. Ofte reakcioj de homoj, kiuj haltis ĉe nia tablo, estis ”Esperanto estas tiu morta lingvo”, nur kelkaj sciis ke esperanta movado estas ankoraŭ sufiĉe aktiva. Demandojn, kiujn ni ankaŭ ofte aŭdis, estis ”Kun iu lingvo Esperanto similas?” kaj ”kie plimulto de hodiaŭa esperantistoj loĝas” kaj kelkaj ŝatis scii, ĉu estus ebla lerni Esperanton en Helsinko, por tio ni bedaŭrinde devis respondi ke nuntempe ne estas lerngrupon en Helsinko. Espereble venontjare ni povos reklami pri instruadon de Esperanto en Helsinko.

En du tagoj ni disdonis preskaŭ cent reklamkartoj de Lernu paĝaro kaj informpaperoj pri Esperanto, kie eble la plej interesaj aferoj estis esperantaj frazoj kaj vortoj kun finna traduko. Surprizo estis tio, ke kiel multe da homoj estis interesiĝa al aĉeti esperantaj komiksoj, sed nature oni povas kompreni pli facile komiksoj ol senbildaj libroj. Finfine dutaga okazo estis sukcesa, kaj ni jam eltrovis ideojn por venonta jaro. Dankon al ĉiuj esperantistoj, kiuj deĵoris en Maailma Kylässä!

SAM_1957SAM_1954

Mia unua granda esperanta renkontiĝo

19 Tam

Tuomas rakontas kvankam li nuntempe ne loĝas en Rovaniemi.

Mi eklernis Esperanton jam antaŭ preskaŭ kvin jaroj sed mi ne ankoraŭ havis eblon por partopreni grandan renkontiĝon. Jam somere mi certis ke mi partoprenos venontan JESon kaj aĉetis flugbiletojn jam en aŭgusto kaj aliĝis por la renkontiĝo tuj kiam tio estis ebla.

Mia ekvojaĝtago estis la 27-a de decembro. Matene mi rigardis novaĵon ke ĉiuj flugoj malfruiĝas en flughaveno pro problemoj en check-in. Mi timis ke mi ne sukcesas ŝanĝi mian aviadilon en Frankfurto, ĉar mia ŝanĝtempo estis nur iom pli ol unu horo. Feliĉe miaj flugoj estis ĝustatempaj, kaj alvenis vespere bone en Lepsiko. En Lepsiko estis tre malhela vetero kaj pluvis iomete kaj nenie estis neĝo. Tio estis tre morna post vintra Finnlando. En Lepsiko mi tranoktis en motelo.

Vendrede mi renkontis en la lepsika stacidomo geesperantistojn el Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj Dresden por partopreni ĉeĥan karavanon al Naŭmburgo. Vojaĝantoj en la karavano estis pli ol dudek. En la trajno jam kelkaj samideanoj kantis kantojn kaj unu ludis gitaron. Ni alvenis jam je la tagmezo al Naŭmburgo. El stacidomo ni vojaĝis per malnova tramo al junulara gastejo, kie JES okazis. Dum la unua vespero estis interkona vespero, kie oni dividis partoprenantojn al grupoj laŭ naskiĝmonato por kvizo. Vespere estis diskejo kaj kinejo, kie oni povis rigardi filmojn en Esperanto aŭ en orginala lingvo kun Esperantaj subtekstoj. Dum semajno en la kinejo estis filmoj kiel Shrek 4D, Avatar, Slumdog Milionulo kaj Mazi en Gondolando. En la kelo estis trinkejo, kie oni povis pagi nur per steloj. Unu eŭro estis iom pli ol kvar steloj. En trinkejo oni nature povis ankaŭ ŝanĝi eŭrojn al steloj.

Dum semajnfino estis urbogvidado, kie gvidisto estis Johannes Müller. En Naŭmburgo oni vidis ekzemple malnovajn preĝejojn, parton de malnova urba muro kaj statuon de filozofo Friedrich Nietzsche. Semajnfine estis koncertoj de Platano, Jomo, 42 kaj Jonny M. Alternativo por trinkejo estis Gufujo, kie oni povis trinki ekzemple teon. En Gufujo estis ankaŭ koncertoj. Antaŭtagmeze estis esperantan instruadon por komencantoj. En JES estis ankaŭ komencantoj, kiuj ne ankoraŭ scipovis la lingvon. Dum semajno estis ankaŭ kursoj por diversaj lingvoj, kiel la hungara, la pola, la soraba kaj la germana.

Lunde estis novjar-vespera speciala programo. Vespere estis silvestra balo kaj por vespermanĝo estis silvestra bufedo. Sur la muro de trinkejo estis listo de horzonoj de la mondo. Kaj ekzemple je la naŭa rusoj festis novan jaron, ĉar tiam la jaro ŝanĝiĝis en Moskvo. Samtempe kun Finnlando festis ankaŭ geesperantistoj el Litovio kaj el Ukrainio je la dekunua, kiam en Finnlando jaro ŝanĝiĝis. Tiam oni aŭdis ankaŭ kanton en la finna lingvo. Vespere ankaŭ oni fotis grandan kolektivan foton, kie estis plejmulto de 258 JES-partoprenantoj. Je la noktmezo slovakoj festis ankaŭ dudekan naskiĝtagon de Slovakio. Festanoj kalkulis sekundojn al venonta jaro kaj post jarŝanĝo oni deziris feliĉan jaron unu al la alia. En vespero estis ankaŭ en trinkejo karaokeo. En la lasta parto de la mondo ŝanĝiĝis la jaro je la dekunua horo laŭ germana horzono, kaj kelkaj homoj festis ankoraŭ tiam.

Je la unua tago de nova jaro estis ekzemple humura kvizo. Dum semajno estis vespere kutime antaŭ vespermanĝo ”aligatorejo” aŭ ”kajmanejo”, kie partoprenantoj estis en la ĉambro kaj rajtis paroli nur fremdlingvojn ekskluzive de Esperanto. Kiel kutime eble en Esperantujo, oni provis pli ofte paroli per iu alia lingvo ol angle. Je la dua tago de januaro estis ekzemple renesancaj dancoj, kie oni povis lerni danci ilin. Vespere estis koncertoj de Tone kaj Danghera el Danio kaj en trinkejo estis ree karaokeo.

Ĵaŭdo tria de januaro estis la lasta tuta tago en JES. Tiam estis ekzemple eblo por iri al naĝejo kaj diskuto pri estonto de JES. Vespere estis Internacia Vespero, kiam kelkaj homoj ekzemple ludis per iu ludilo aŭ rakontis mallongajn rakontojn. Vespere estis longe atendita koncerto de La Perdita Generacio. Ili ludis ankaŭ kelkajn kantojn, kiuj estis tutfreŝaj. Trinkejo kaj diskejo estis ankaŭ malfermaj en la lasta nokto, sed diskejo estis nur ĝis kvara horo.

Vendrede jam matene ekiris karavanoj al Ĉeĥio kaj al Francio. Nun mi ne vojaĝis kun karavano ĉar mi havis planon por vojaĝi kun norvega esperantisto al Lepsiko. Sed tio plano malsukcesis, ĉar mi perdis norvegan esperantiston Geir en stacidomo kaj bedaŭrinde ni ne interŝanĝis antaŭe niajn telefonnumerojn. Mi vojaĝis poste trajne unue al Halle kun berlinkaravanistoj, feliĉe ĉar mi ne sciis ke en Germanio oni devas stampi trajnbileton jam sur la pasaĝerkajo kaj en trajnoj ne estas stampiloj, kaj ni diris al kontrolisto ke mi vojaĝas ankaŭ per karavano. Post Halle mi vojaĝis sole al Lepsiko. Sabate mi flugis el Lepsiko tra Munkeno al Helsinko. Mi alvenis antaŭ noktmezo al Helsinki-Vantaa flughaveno. Tiam mi ne ankoraŭ rajtis dormi, ĉar mi devis disdoni ĵurnalojn ekde la dua horo, tio estis historia nokto, ĉar Helsingin Sanomat aperis en tiu nokto lastfoje per broadsheet-grando, sed mia unua Junulara E-Semajno estas eble pli historia por mi!

SAM_1456SAM_1491SAM_1474SAM_1702

Unika vojaĝo al Japanio pere de Esperanto

28 Kes

Pekka rakontas:

Mia esperanto-amiko Jojo el Tokio invitis min kaj mian filinon al Japanio. Nia vojaĝo okazis  inter  la 6an kaj la 20an de junio 2012. Mi jam antaŭe renkontis  multajn japanajn esperantistojn, kiam ili vojaĝis kune kun Jojo en Finnlando. Nun mi denove vidis ilin kaj multajn aliajn esperantistojn. Ni havis nur unu komunan lingvon, Esperanton.

Komence ni konatiĝis kun la urbo Tokio. Kun nia amiko Sunjo ni rundveturis la urbon . La Palaĉo de Imperiestro, la temploj kaj la Tokio-turo estis la plej imponaj vidindaĵoj. Poste ni rundveturis dum tri tagoj tra la norda parto de Honsxu, la ĉefinsulo de Japanio. Al rundveturo partoprenis ankaŭ Jojo, Sunjo,  Anjo kaj Oazo.  Ni konatiĝis ekz. kun la Namahage-folkloro. Namahage estas demonstila estaĵo kun terura masko. Namahage-ritualo okazas dum Novjara tempo en Oga-peninsulo.  Dufoje ni ankaux vizitis Onsen. Onsen estas banejo, kiu ricevas akvon el nature varmega fonto. Japanio ja estas vulkane aktiva regiono.

Post la norda rundveturo ni kune kun Jojo vizitis Takahata-hotelon,kies direktoro estas esperantisto Hiroo Kawai. Ni tranoktis en la hotelo, kaj dum sekvanta tago ni  promenadis en Takahata. El Takahata ni veturis al rizkultivisto sinjoro Kenzi,kiu ankaux parolas Esperanton. Dum du tagoj ni konatiĝis kun la rizkultivado kaj vidis, kiel oni nuntempe plantas la rizon kun speciala plantmasxino.  Mi tre ĝuis la kamparan regionon kaj kamparan vivon. Korajn dankojn al gesinjoroj Kenzi pro la gastigemo!

Post la norda ekskurso ni vizitis la Diznejlandon en Tokio. Vera vidindaĵo, precipe por mia filino! En la sekva tago ni vizitis la monton Takao ĉe Takaosan kaj ĝuis la tradiĉian tagmanĝon en belega manĝej-kabano meze de naturo. La montoviziton partoprenis ankaŭ 90-jara esperantisto Pego. Li senprobleme promenadis en la pinto de monto, lia fizika stato sxajnas esti pli bone ol mia! Vespere ni  gustumis la sukijaki-vespermanĝon en la hejmo de Kanjo. Feliĉe ankaŭ Etsuko,kiu dum unu jaro instruis en Rovaniemi, povis partopreni al la vespermangxo kun ni.

Poste okazis tritaga ekskurso al Kioto. En Kioto ni loĝis en la Oomoto-centro en  Kameoka. Oomoto-religio subtenas Esperanton kaj preskaŭ ĉiuj oomotoanoj scipovas Esperanton. La direktoro de Oomoto-centro Toshiomi Okuwaki rakontis pri la Oomoto kaj ni partoprenis eĉ unu mallongan Oomoto-preĝon. La direktoro donaĉis al mi du bazajn sanktajn librojn de Oomoto, kompreneble esperantlingvajn. Sur la tabloj de la restoracio de Oomoto-centro staris ŝildetoj kun la suba esperanta teksto:

”Nur senutila ne lasu peceton

legomfolian naskitan el favoro

de l’ĉielo kaj tero.

Favoran Dion forgesu ni neniam:

eĉ en rizeto troviĝas

la Tri Dioj de l’ĉielo kaj tero.

De l’fajro, akvo kaj tero

la favoroj kiuj nutras nin –

je Di-figuro vera de l’ĉielo kaj tero.”

Unu tutan tagon ni rundveturis en Kioto spektante belegajn templojn kaj parkojn, promenadis en la urbo, trinkis kafon en Kiri-kafejo (mi rekomendas!) kaj konatiĝis kun la granda filmstudio. El Kameoka ĝis Kioto ni veturis per Sagano Romantika Trajno, kaj poste per Shinkanseno (rapida trajno) al Tokio.

Nia vojaĝo estis plenplena da spertoj kaj travivaĵoj, multajn dankojn al Jojo, Sunjo, Kanjo ,Anjo, Oazo, Ikuko, Koba kaj ĉiuj aliaj,kiujn ni renkontis. Japanio estas mirinde bela lando kaj ĉio funkcias precize. En la koro mi sentas min nun parte japanano.